Header Image - Afrika Reto de Kolektiva Agado

Hounkpeto Prince

by ARKALKI 0 Comments

Tria premio pri kultura identeco

Kultura identeco.

Mi tre intersigxas pri cxi tiu temo de kultura identeco. Tiel, estas urgxe por mi doni mallongan klarigon pri gxi al miaj gelegantoj. La egaleco inter cxiuj kulturoj ; la postulo je respekto por la plimulto same kiel por la malplimultoj, la ekskludo de cxiu subigo, cxia subpremo celenta konservi malfermitecon al aliaj kaj la pretendo pri la rajto esti alia estastio, kio estas kultura identeco. Plie, gxi estas la identigilo de homa komunumo (socia, politika, historia, regiona, nacia, etna kaj religia) laù valoroj, pensoj kaj devontigo,lingvo, praktikoj, tradicioj kaj kredoj. Sed kiel afrikano,  estas urgxe ke mi min starigas cxi sekvan demandon : cxu Afriko vere havas sian propran kulturon ?  La respondo al tiu demando estas sen dube ‘’jes’’. La afrika kulturo estis delonge neita tiom kiom ni parolis pri sovagxejo anstataù kulturo, sed gxi estas pli malnova ol la okcidenta.  La kulturo kaj la identeco estas ambaù sxlosiloj de disvolvigxo. La devia intelektismo de la afrikanoj , ekzemple de la beninanoj, speguligxas en la simpla fakto, ke ili atribuis pli da gravecon al la ocidenta kulturo ol siajn proprajn kulturojn, cxar sur la spirita nivelo Afriko multe turnigxis. Kaj jen tio estas  la pruvo ke multaj el niaj afrikaj landoj, inkluzive benino dum longa tempo, ankoraù penas disvolvigxi. Por atengi mondskalan disvolvigxon, estas devigo por ni afrikanoj pripensi kiel brakumi nian propran kulturon. Krome, gxi devas devas eduki kaj plibonigi sian propran kulturon, cxar la plej efika kultura armilo, kiun popolo povas akiri, estas la sento de historia kontinueco. Tamen  modere aù efike, la detruo de historia koncio cxiam estis parto de la koloniigaj teknikoj de plejparte afrikaj popoloj. La kultura identeco de popolo rajtas resti mem al kaj kontraù cxiuj formoj de asimilado kaj kulturoj de la nuntempa modo. Cxi tiuj fortoj plej ofte favoras evoluintajn landojn. La nuntempa mondo karakterizigxas per tendenco al la kultura ebenigo, sekvo de la ekonomia aù politika dependeco de la evoluantaj landoj de evoluintaj landoj. Hodiaù la ekskluziva uzo de la franca lingvo en edukado kaj en la vivo de internaciaj rilatoj fare de plej multaj afrikanoj tre  probable malrapidigos longan tempon, siajn klopodoj forigi la kulturan kuratorecon de la Francio. Kiam ni rigardas afrikan historion, kio frapas estas antaù cxio, cxi tiu kapablo, cxi tiu dispozicio kiun cxiuj havis, ecx en la okazo de sia teritoria konkero fare de ili, toleri la ekziston sendependa de la kulturo de venkkintoj. Ecx por ricxigi gxian kulturon per pruntado de la venkitaj kaj rekoni en aliaj kulturoj la rajton esti alia. Cxi tiu fakto estas difinita kiel  kiel universalismo de kunekzistado kontraste al universalismo de konkero. Afrikanoj  naive kredas,  ke la politika kaj la ekonomia  regado ne nepre devas esti akompanata de detruo de la kulturaj valoroj de la alia.  Plej multo el iamaj afrikanoj taksis la parolojn pli ol skribajxojn. Jen kio ankaù igas grandan parton de la afrikaj kulturaj kaj tradiciaj praktikoj iel endangxerigitaj. Mi kaptas la okazon por rememorigi al afrikanoj precipe Beninanoj pri cxi tiu dirajxo ’’vortoj forflugas, sed skribajxoj restas.

0 views

Mondé Laurentia

by ARKALKI 0 Comments

Dua premio pri kultura identeco

Kultura identeco

La homo estas kiel arbo kaj kiel cxiu arbo havas radikon , homo ankaù havas radikon. Ni ne parolas pri ligna radiko sed pri kulturo. La malsameco inter homoj estas observata tra iliaj kondutoj , vestmanieroj, tradiciaj praktikoj aù kutimoj. Tio cxi estas kulturo. Aparteni al iu kultura identeco estas kiel havi vivmanieron kiu reflektas vian komunumon aù devenon. Do cxiu lando, cxiu popolo havas siajn vivmanierojn. La cxino ne nepre povas vestigxi, havi samajn sociajn regulojn kiel afrikano. Cxiu regiono havas propran manieron vidi aferojn donita al sia kultura identeco. La vivmanieroj en la tuta mondo varias de iun landon al la alia. Iuj ajxoj permesitaj ekzemple en Francio eble ne estas permesitaj en Cxinio aù en Afriko. Ecx la kultura identeco havas eblon dividi; Cxiuj nacioj havas propran kulturon kiuj pruvas ke la mondo estas je plena de multaj koloroj kompareblaj al cxielarko.  Cxi tiu diverseco estas unu el la plej grandaj naturaj ricxajxoj sur la tero; minaj rimedoj ne estas nur sola ricxajxo en niaj afrikaj landoj. La kultura diverseco estas ricxeco; en Afriko la vestado, la kuirarto, la kutimoj aù tradicioj estas tute specifa kaj markas malsamecon kun la aliaj kontinentoj en la mondo.

Mi volas tiel parole pri Vodoun( Vodu)  kiu estas aro de arto, kanto, danco, filozofio, spiriteco adoptita de afrikanoj precipe de Beninanoj jam de jarcentoj. Vodoun jam de longe estas starigita kiel kultura identeco por afrikanoj cxefe beninanoj laù historie ekde la regado de “ Houégbè-adja “ iama regxo de Dahomey aktuala Benino. Notindas ke la nomo Houégbè-adja signifas en Benino ke “ la fisxo eskapis el la kagxo‘’. La filozofio de Voduo tra tradicioj  positive influis afrikajn komunumojn dum jarcentoj. Voduo daùre influas modernan muzikon hodiaù tiel ke fremduloj aùkulutante kelkaj afrikaj kantoj scias la devenon de tiu afrika kantisto.  La kultura identeco estas ankaù remarkinda tra ligvoj. Tiel ke la mondo estas je plena de multaj ligvoj, cxu de la franca gxis la cxina, de la angla gxis la hispana aù de joruba gxis fon de afrikaj lingvoj.  Kanti aù rakonti en propraj ligvoj estas ilo por sertigi sia kultura identeco. Mi volas doni ekzemplon de la benina gravulino ‘’Angélique Kidjo’’ kiu kapablas kanti en multaj lokaj lingvoj beninaj kiel  ‘’Joruba’’, ‘’ fon’’ ktp montras tra sxiajn belajn kantojn afrikan kulturan identecon cxefe tiu de benino. Plie la senegalan artisto ankaù asertas afrikan identecon per siaj belaj kantoj en la ‘’wolofa’’ sen forgesu ‘’Miriam Makeba’’ aù  “Brenda Fassi”, cxiuj legendoj de la muziko kiuj kantis en ‘Zullu’ kaj montris sian fierecon esti Sud-Afrikano.  Ni povas rilatigi mangxoj de cxiu lando al nia temo teil ke la diverseco  de pladoj estas vere majtra.  La ‘’ Atieke’’ el Cote d’Ivoire kaj la benina ‘’ Man Tindjan’’ estas afrikaj tipaj pladoj kiuj estas suficxe unika kaj diversa. Estas do ege mirinda ke ni priparu landoj ankaù pro mangxoj.

En cxio ni fieru pri niaj afrikaj kulturoj cxar ili estas ricxecoj netakseblaj.                                                                    

0 views

Tchibozo Maria Carmène

by ARKALKI 0 Comments

Unua premio pri kultura identeco

Kultura identeco

La kulturo estas la fundamento de iu ajn socio. Do ĉiu kontinento, ĉiu lando, ĉiu popolo havas tion, kion oni nomas kulturan identecon. Ĝi etas la ilo per kiu ni rekonas ĉiujn sociojn. La kultara identeco povas ankoraù laù mi signifi vivajn manierojn de homoj de ĉiu socioj.

La vivmanieroj de homoj en landoj kunigas ĉion, kio estas kutimo aù tradicio ; resume ĉio kio determinas pensmanieron kaj agadon de homoj. Mia lando Benino kiel ĉiuj landoj en la mondo, ĉiuj popoloj de la mondo ankaù havas tre varian kaj riĉan kulturan identecon, kio permesas al ni, kiel afrikanoj principe beninanoj facile distingi sin de la aliaj nacioj.

Malgraù la koloniigo, kiu lasis multajn konsekvencojn kaj kiu kaùzis la forlason de niaj propraj vivmanieroj fare de multaj kontraù tiu de la sistemo establita de la koloniigistoj multaj afrikanoj ankoraù fiere defendas iliajn kulturojn. La afrika kulturo estas tre riĉa kulturo, mi eĉ dirus, ke Afriko havas la plej belan kulturon en la mondo. Tiel, en mia lando Benino kiel en multaj afrikaj landoj ni havas nekredeblan diversajn lingvojn parolatajn kiel joruba, fon, kotafon, Adjagbe.

Ni ankaù havas Vodou kiu estas iu tipa tradica praktiko en la tuta Benino kaj tio eble havas alian nomon en aliaj afrikaj landoj. Vodou(voduo) en Benino estas tiu tradicia ilo kiu kunigas multajn aferojn kiel arto, kantado, filozofio. Tiu praktiko ja entenas gravajn memoraĵojn por ĉiuj bonajn beninaj civitanoj sendepende de religio.

La belan ekzemplo estas ke la 10 a de januaro de ĉiu jaro en Benino estas agnostika kiel nacia festo de Vodou por promocii kaj honori pra-avojn. En ĉi tiu tago vodou estas honorata per diversaj dancoj, kantoj, rakontoj, oferoj al dioj, pruvoj de tadiciaj fortoj fare de la sekvantoj de ĉi tiu kulto. Ĉiujare, miloj da turistoj malkovras afrikan kulturon ĉefe tiun de Benino kun Zangbetto, Abikou, Guelede, Egungun ktp kiuj, ĉiuj estas spiritaj kaj vestaj eroj de Vodou pro la festo. Ĉi ti vivmaniero , pensado ekzistas jam delonge en Afriko kaj alimaniere en la mondo. 

Ĉiuj veraj afrikanoj konas mitojn, kantojn, rakontojn transdonitajn de generacio al generacio. Tiaj kantoj, mitoj, rakontoj kaj simile konsistigas kulturan riĉaĵon por ĉiuj civitanoj kiu volas antaùeniri.

La kuirarto sole konsistigas la plej oftan vivmanieron inter afrikanoj. La benina kuirarto entenas jenajn pladoj Agou, Amiwo, Wassa-Wassa, Akassa. Se Afriko restas kontinento, kie moralaj kutimoj estas taksatj, tio estas danke al la respekto de reguloj preskribitaj delonge de la socio.

Resume, kultura identeco ne estas nur esprimo sed ĉio koncepto ligita al popolo, lando, kontinento al la individui mem. Tiel havi kulturan identecon estas sufiĉe esenca maniero montri sian apartenon al certa komunumo, kiu estas ligita al siaj originoj en mia kazo, kiu estas Afriko kaj ĉefe Benino.

0 views

Kpadonou Gehu

by ARKALKI 0 Comments

Tria premio pri la lingva identeco

Lingva identeco

     Kiel klarigo, mi unue povas diri ke la lingva identeco estas la rekono de cxiu popolo per sia loka lingvo. Tiel en Benino , ni havas plurajn homajn societojn de la Norda al la Suda parto de la lando kaj de Orienta al Okcidenta parto kies lingvoj estas malsamaj depende de la etnoj. 

En la Suda Benino trovigxas etnojn kiel Adja, Fon, Kotafon …

 Oni Rekonas homoj de Adja per ilia adja lingvo kies prononc-maniero sxangxas de adja regiono al adja regiono.

    Tiel Homoj el Dogbo regas originalan Adja lingvon Kaj tiuj de Adja Houé alimaniere parolas la saman lingvon cxar ili havas alian akcenton.

La lingva identeco de Adja estas identigebla per ultaj karakterizaj signoj nome : la maniero vesti, iliaj laboroj, terkutivado aù agrikulturo. Ili ankaù identigxas kun uzado de nemodernigitaj kultivaj metodoj.

    Ili havas specifan geedzigxmanieron, kiu ebligas identigi ilin kaj kiu estas karakterizita de kutimaj ritmoj kaj kronota de la pago de granda monsumo fare de la geedzo. 

    En la suda parto de Benino trovigxas homoj de etno nome Houemenou kies lingvo ‘’Gun’’ permesas al ni rapide identigi ilin de la aliaj nia komunumo. Ili ankaù iom scipovas la anglan lingvon cxar vivas iom proksime de Nigxerio.

     Forlasante cxi tiun regionon al la nordo de Benino kie lingvoj tute estas malsamaj, ni povas rekoni ilin per iliaj vizagxoj ofte kun cikatro kaj foje tatuita korpo.

    Tiam ilia kuirarta stilo, kiu varias kaj bazigxas sur malsamaj produktoj al tiu de aliaj regionoj. Notindas ke la lingva identeco havas multajn avantagxojn por nia lando Benino. Gxi ekzemple permesas al homoj rapide kaj respektive rekoni originoj nur aùskulutante ilin paroli. Gxi faciligas la komunikadon inter homoj.

      La lingva identeco ankaù ludas gravan rolon en la elekto de geedzo por la edzigxo cxar homoj freferas  geedzigxi laù lingva afineco. Gxi intervenas en politiko faciligante la elekton de     la lokaj gvidantoj.

    El cxio, ni povas diri ke, la lingva identeco helpas al disvolvigxo de nacioj kaj sen lingvoj homoj en la vivo ne povas nek kompreni kaj nek helpi unu la alian.

0 views

Dossou Onézinia

by ARKALKI 0 Comments

Dua premio pri la lingva identeco

Lingva identeco

La kultura identeco estas la rekono de ĉiu etno tra la socioj. Ĉi tiu kultura identeco estas je multaj formoj kaj varias de regiono al regiono kaj de unu landon al la alia. En Benino ne estas escepto rilate al ĉi tiu temo. Tiel de Nordo al Sudo kaj de Oriento al Okcidento la lando havas plurajn regionojn kaj ĉiu komunumo estas grupigita laù etna afineco. Ekzemple en la Sudokcidento de Benino ni havas la regionon Xouéla kaj Xoula kies lingva identeco estas karakterizita per ilia ligvo, iliaj nomoj kaj ĉefe per la agadoj, kiujn ili praktikas. Tiel ĉie en Benino homoj de la regiono Xouéla kaj ĉiuj de Xoula praktike parolas la saman lingvon sed la prononca maniero varias. Ili ĉefe vivas ĉe la lago bordoj ĉar ili praktikas la fisxkaptadon kiel  ĉefa aktiveco.  Sekve, kiam ni iomete direktiĝas al la Norda regiono forlasante tiu studita, troviĝas la regionon de Adja-ulojn. En tiu regiono homoj identiĝas kun Adja-lingvon kiu ankaù sxanĝas de unu regiono al la alia. En Benino ni havas ‘’Adja’’ de Houé kaj tiun de Tchi. Ili ankaù sin identigas per ĉefa aktiveco kiu estas agrikulturo. Iliaj kantoj kaj dancoj kiuj estas ‘’Achikpé ‘’ kaj ‘’ Gogohou’’. En la lando la Adja anoj ĝenerale estas identigitaj per iliaj pentekostaj religiaj preferoj, iliaj funebraj kulturoj organizitaj post la entombigo de iu forpasinta familiano. Ili ankaù identigas per ilia maniero geedziĝi pagante grandan monsumon al familio de la edzino. Ili estas konsiderata kiel poligamiuloj. Plie, en la Nordo de la regiono Adja ni renkontas la Fon-uloj kiuj ĝenerale sin identiĝas lingve per la lingvo Fon kiel estas la plej perolata lingvo en Benino. Ni rekonas la Fon-ulojn precipe per iliajn familiaj nomoj nome HOUNTODJI, Béhanzin, Hounkpatin …ktp. La muzikaj ritmoj ankaù tre gravas por la rekono de lingva identeco de popoloj. En la sudokcidento de Benino ni rekonas ‘’ Nago-uloj’’ per iliaj maniero vesti, la konstruo manieroj de domoj. La tradicia pratiko  ‘’Zangbéto’’ estas la noktaj gardistoj kiu estas signo de lingva aparteno. La ligva identeco estas tre grava, ĉar ĝi permesas al komunumoj fari negogocojn komunikanate inter si. Ĝi ankaù faciligas la movadon de varoj kaj produktoj kaj luadas tre gravan rolon en la elekto de geedzoj, kora amikoj por edziĝo. Laste, la lingva identeco ankaù intervenas en politiko faciligante la elekton de lokaj aù regionaj reprezentantoj ktp.

  El ĉio, ni povas diri ke la lingva identeco havas gravan rolon por la disvolviĝo de landoj.

0 views

Lawson Lauréane

by ARKALKI 0 Comments

Unua premio pri lingva identeco

Lingva identeco

Homoj jam de longe lernis komuniki inter si ; cxu kun manaj signoj aù aliaj, homoj cxiam sciis kiel komuniki. Krom signoj, ni ankaù havas lingvojn kiuj permesas al ni klare cxion diri al niaj intelektuloj.

Cxiu lando havas sian lingvon aù lingvojn. De la Franca lingvo al la Angla, de la Cxina lingvo al la Hispana aù de Yoruba lingvo al Fon ; lingvojn ludas gravan rolon por bonfarto de homoj en la homaro. Sen lingvojn ni povus gxuste intersxangxi unu kun la aliaj.

La lingva identeco inkluzivas lingvojn en la tuta mondo. Unu el la plej bonaj manieroj rekoni iu franc-ano estas aùdi pri sia pronc-maniero parolante la francan lingvon. Cxi tiu indikilo tiel montras, ke ni povas diveni la identecon aù la originon de homoj nur per liaj lingvoj. Oni same rekonas iu beninano aùdantan lin paroli Fon lingvon kaj tio estas suficxe preciza indikilo. Lingva identeco estas tiel ligita al kultura identeco cxar lingvoj reprezentas  parton de la kulturo de iu lando. La frankofonio kunigas plurajn franclingvajn landojn, sed cxi tiuj landoj ne havas saman manieron paroli la francan, la akcento estas malsamaj. Ecx se iu Beninano, Maliano,Nigxeriano,Komoriano parolas la francan estas cxiam iu malsameco. Cxiu el sia nacieco povis havi apartan akcenton parolante la saman lingvon. Kaj cxi tio ankoraù ebligas identigi la originon de cxiu nacieco malgraù tio, ke ilin parolas la saman lingvon. Anglofonio kunigas anglalingvajn landojn kiel Usono,Anglujo, Aùstralio, Nigxerio, Ganao kaj aliaj. Sed ni rimarkas, ka la angla parolata en gxiaj landoj estas malsamaj. Usonano ne havas la saman akcxenton kiel Nigxeriano montrante ke malgraù ke tiuj anglalingvaj landoj parolis la saman lingvon, estis diferencon en la prononcado. La verkoj de cxiu lando devas havi ankaù identecon, kiu ebligu rekoni la devenon de verkita libro legante gxin. Afriko estas agnoskita pro siaj fabeloj per kiuj oni notas iujn vivajn lecionojn. Cxiu landoj havas sian propran manieron sin esprimi per teatrajxoj, filmoj, literaturo kaj pli. La filmoj estas suficxe efikaj iloj por varbi kaj divastigi la apartajxojn de lingvoj al la mondo. Multaj estas hodiaù influataj de la usona angla akcxento pro Usonaj filmoj kiuj estas la plej spertataj  filmoj en la mondo eble pro la fakto ke tiaj filmoj havas suficxe rimarkindan lingvan identecon. Cxi tio ankaù validas por la muziko kun nekredebla lingva identeco per artistoj aù kantistoj beninaj kiel Angelique Kidjo kaj Sagbohan Danialou, kiuj  kantas en sian lokan lingvon kaj en aliaj lingvoj de la lando. Tiel same okazas kun la teatrajxoj, kiuj estas montro-fenestro por esprimi la tutan belecon de la identaj lingvoj de cxiu lando.

Rezume, la lingvan identecon  inkluzivas cxion, kio ebligas  rekoni aù cxion, kio estas lingva identeco, parolante pri lando. Cxi tiu lingva identeco esprimigxas per literaturoj, filmoj, muzikoj kaj cxio kio konsistigas rimedon por reklami siajn lingvojn.

0 views

Béhanzin Gaël

by ARKALKI 0 Comments

Tria premio pri la seksa egaleco

Seksa egaleco

Debati  pri egaleco inter viroj kaj virinoj egalas al profondigo de konoj pri la genro. Laù mi, virinoj gxenerale ludas gravan rolon por administrado kaj disvolvigxo. Oni do bezonas  plenan partoprenon de Virinoj por la atengo de paùripova disvolvigxo.

En niaj afrikaj societoj kaj principe cxe familia nivelo, la virino estas tiu kiu transdonas vivon.

Cxe afrikaj landoj, la prestigxo de edzinoj estas mezurata per la nombro da infanoj kaj precipe per nombro da filoj, kiujn sxi donas laù la patrolinia sistemo. La patrinecaj fonkcioj de virinoj estas tiuj plej sxatata. Ni ja povas rilatigi la koncepton de etaj homaj societoj al la vorto familio, kie edukado okazas laù sekso kaj laù agxo-kategorio. Cxiuj gepatroj havas specifan rolon ene de respektivaj familioj. Sed jam kiam estas novnaskita infano cxe afrikaj familioj cxefe beninaj, la rolo de la patrinoj estas ege rimarkinda. Sxi prizorgas la infanon ekde la naskigxo. Por la unuaj edukadoj, sxi montras per sxia ekzisto procezon de disvolvigxo de la personeco de la infano ecx pli, plej ofte.

La infano gxis lerneja agxo restas pli proksime al sxia patrino, kiu malfermas al li okulojn al la mirindajxoj de la vivo. La viro, laù afrikaj realecoj, estas konsiderata kiel ne simpla patro sed kiel estro de la familio. Li rajtas respekti kaj konsideri sian edzinon, siajn infanojn kaj cxiuj homojn sub sia aùtoritato. Certe, kiel edukistino, edzino kaj prizorganto de iuj aspekto de la tradicio, virinoj ankaù rajtas respekti kaj konsideri sxian edzon kaj sxiajn infanojn. Sxi obeas sxian edzon, kiu havas aùtoriton sur sxi.  Sed, la edzino iam edzigxinta ankaù havas konsiderrindan influon pri la gravaj decidoj de sxia edzo. Ekonomie, la laboro de virinoj kaj viroj estas relative malsamaj cxe familioj. La virino krom sia rolo de patrino kaj edzino, ludas gravan rolon en agrikultura produktado. Sxi multe kontribuas al la familia ekonomio kaj multaj aliaj aferoj. Je vivnivelo, virino gxenerale respondecas pri kolekto ( acxeto) kaj preparo de mangxajxojn por la familio. Sxi ankaù respondecas pri cxerpado de akvo de la akvopuntoj kaj kutime acxeto de mangxajxoj cxe merkatoj. Notindas ke hodiaù estas sxangxo pri cxi tiuj kutimoj sed konkretaj kazoj ankoraù estas remarkinda. Estas do parte la tiel nomata hejmajn laborojn kiujn faras afrikaj virinoj . Plie virinoj cxe politikaj organizoj ankaù estas difinita per ilia partopreno, rekte aù malrekte en registara agado kaj en nesxtataj socioj. Tiuj do estas virinoj de la grupoj aù subgrupoj kiuj determinas aùtoritaton. Tiel ili foje grupigxas en sekretajn asociojn malpermesitajn al viroj, kiuj ofte povas influi la ekziston de la grupo.  

Religie, virinoj aktive partoprenas en afrikajn tradiciajn prakdikojn kiel Voodou (Vodu). En tute, en la mondo virinoj legxe egalas al viroj sed cxiuj kontinentoj havas proprajn vivo-manierojn.

1 view

ADANDJEHOU Lidy Mathilde

by ARKALKI 0 Comments

Dua premio pri la seksa egaleco

La genra egaleco.

Benino havas patriarkan socian strukturon, kiu donas al homoj la potencon regi ene de la sociaj grupoj en la lando. Virinoj estas la cxefaj aktoroj en pluraj sektoroj de ekonomia agado. Tamen, malgraù ilia granda nombro, ili konsistigas la grupon plej elmetitan al perforta kaj degradiga traktado kaj al cxiaj perfortoj. Pri la partopreno de virinoj en decidorganoj, ili estas ankoraù malpli multaj ol viroj. Aliro kaj kontrolo de teraj kaj merkataj rimedoj daùre estas problemaj en la lukto por virina ekonomia povigo. Krome, la malobservo de la fizika kaj psikologia integreco de virinoj same kiel la persisto de neegalaj sxancoj inter viroj kaj virinoj ankoraù determinas la genrojn kaj specifajn rspondecojn de virinoj kaj viroj en hejmaj agadoj kaj eksterhejmaj.  Kiel en aliaj afrikajlandoj, la historio de virinoj en Benino estas markita de la pezo de tradicioj sed ili ankaù ludas gravan rolon en disvolvigxo en kamparaj regionoj. Simbolaj heredantoj de la amazonoj de ‘’Danhomey’’,ili batalas por siaj rajtoj kaj komencas aliri, en limigita nombro, al cxiuj profesaj sektoroj kaj socia nivelo, fidante je la dinamiko, la progresema evoluo de la jura kadro kaj sxangxoj en la nuntempa mondo precipe tiuj ligitaj al teknologioj. En tradicia kampara mondo, virinoj praktikas  cxiutage tre fizikajn laborojn, kiuj tamen ne povas esti priskribitaj kiej sportoj. La amazonoj de Danhomey ‘’Daomeo’’ estas la unuaj , kiuj intence sperktas veran trejnadon : matena varmigxo, kurado, obstaklokurejo, pafaj kunsidoj, skermado, luktado, foje cxeesto de la regxo. Plie prizorgante de sia kulturo kaj siaj tradikciaj valoroj, la familioj ankaù kontraùvole lasis la knabinojn sportumi. Kiel en edukado, la subteno por gepatroj estas necesa, cxar multaj viroj, kaj ecx aliaj virinoj, malfacile komprenas sian elekton. En piedpilko, futbalo, la ekzemploj elsenditaj de amaskomunikiloj, foje la kuragxigo de piedpilko ludantoj, la subteno de geedzo dividanta sian pasion, permesas al iuj sin teni.  Benino en la jaro 2006 ne povis partopreni en internaciaj piedpilka turniroj en Afriko kaj tutmonde pro ne havo de veran virinan futbalan teamon. Jen kial, en la jaro 2020, reformoj estis faritaj de la ministro pri sportoj, ‘’Oswald Homecky por povi relancxi cxion.  Kiam ni lasas modernan socion al vilagxaj socioj, la rimarkoj estas tiel granda. Ene de etnaj socioj kiel ‘’Adja’’, virinoj intertempe estis aùtomate stigmatizitaj aù ecx margxenigitaj. En cxi tiu regiono kaj tiel cix en Benino knabinoj ne estas destinitaj por lernejo aù por studi cxar cxio, kion elspezos iliaj gepatroj, nur profitigos sian edzinon kaj ili ofte estas rezervitaj por geedzigxo kaj multekoste dotitaj. Krome, en iuj regionoj de Benino, iuj rifuzas gxui siajn civitajn rajtojn malgraù la vocxdonrajto al ili donita. Kio pli gravas estas, ke foje virinoj ne rajtas elekti siajn edzon sed ricevas edzon kontraù propra volo. Cxi tio foje okazigas malbonajn konsekvencojn por knabino. Sed nuntempe iuj pensmanieroj estas korektitaj kaj la situacio konstante plibonigxas.

1 view

Anagonou Jacquéline

by ARKALKI 0 Comments

Unua premio pri la seksa egaleco

Seksa egaleso

La seksa egaleco de longe estis suficxe specifa temo en multaj socioj. Do por multaj, viro kaj virino ne egalus. Tra cxi tiu pensmaniero ni konstatas, ke multaj knabinoj en la mondo cxefe en afrikaj landoj ne havas sxancon meti frekventi lernejon malsimile al knaboj. Cxi tio siginfas ke afrikaj knabinoj ekzistis por prizorgi domajn laborojn; kuiri, frue edzigxi, prizorgi ankaù bezonoj de sxian edzon. Tiuj estas probablaj kialoj  por kategoria rifuzo sendi knabinojn al la lernejo.  

Estas bedaùrinda rimarki, ke en la 21 a jarcento, malgraù la anoncoj farita de nerigistaraj organizoj, internaciaj organizajxoj kiel Unicef, restas multe por fari. La deviga geedzigxo estas unu el provoj al ne respekto de la genra egaleso. Edzigxi al knabino aù virino sen sxia konsento estas malmorala kaj kontraùlegxo. En plej multaj afrikaj socioj, ni ankoraù ne forgesu  la fakton, ke viroj estas konsiderata supera al virinoj tiel ke ene de familioj virinoj malfacile havas eblon libere sin esprimi aù decidi. Kiam ni suficxe pripensi la situasion , nenio pravigas cxi tiujn malbonaj agmanieroj, cxar viro kaj virino ambaù estas legxe egalaj. 

Sekve urgxas sxangxi strategion aù plifortigi la jam arangxitajn agojn por korekti cxi tiun staton. Cxi tiu pozicio de virinoj ne estas bona por la bonfarto de economio de la landoj. Pluraj studoj ecx pruvis, ke virinoj gxenerale estas inteligentaj kaj havas  bonajn penmanierojn. Tiel estas do recomendinta ke cxiuj landoj kiuj volus atingi sukcese sian disvolvigxon devus jam prizorgi edukon de ambaù seksojn cxefe tiun ina genro. La rolo de virinoj ne estas nur en la kuirejo sed ankaù en la disvolvigxo de sxia komunumo;

 La ne kompreno de tio estus signo de intelekta miopeco. La nombro de virinoj kiuj diverskampe kontribuas al la komunumo, estus pli granda, se oni respektus la genran egalecon.

Rilate al tiu temo, la sxangxigxo de pensmaniero estas do tre grava kaj jam estas unua pasxo por sxangxi cxi tiun staton de aferoj. La procezo estos tre longa inter tiuj por egalrajteco de seksoj kaj tiuj, kiuj kontraùas cxi tiun fakton. Tiu kampe, la alfrontigxo eble daùrigos longan tempon. En Afriko cxi tiu  problemo ankoraù ekzistas, precipe en la vilagxoj; tio eble kondutas al deviga geedzigxo de virinoj. 

Komprenigi homojn  la gravecon de knabinoj en la lernejo estas jam unu pasxo sukcesa en la batalo.

La afrikaj sxtatoj ankaù havas gravajn rolojn por plibonigi la stuacion kuragxigante knabinoj en eduka kampo. Resume, sxangxo de landoj eblas kaj necesas por ekonomia aù social disvolvigxo, same kiel viroj kaj virinoj havas cxiun rolon en la komunumo.

                                                                  

3 views