Principoj de la reto
La sekvanta listo de principoj inspiras la membrojn de ĉi tiu reto, tiel ke ĉi tiuj principoj gvidas nian agmanieron kaj niajn konkretajn celojn rilate al la agadoj de la reto.
- La kerna celo estas la justeco pri Afriko.
Ĉiuj konkretaj celoj, agadoj kaj projektoj paŝas por labori kaj kunlabori kun ĉiuj agentoj, por atingi veran justecon en, de, pri kaj por Afriko. - Specifa celo estas la lingva justeco en Afriko.
Ni ĉefe konkretigas la unuan principon per la lingva flanko, nome la kunlaboro por atingi, ke ĉiuj afrikanoj (individue kaj grupe) povas dezajni sian propran vivon konsiderante sian gepatran lingvon kaj kulturon. - Nia laborlingvo estas Esperanto.
Kiel lingvon de liberigo kaj de ena komunikado ni elektas Esperanton. Kaj ni havas sintenon profiti de la ebloj por diskonigi ĝin. Tamen, pro la 2a punkto, ni klopodos faciligi, laŭ niaj rimedoj, ke ĉiu grava dokumento de la reto estu legebla en tiom da lingvoj kiom ni kapablas regi. - Unu homo = unu voĉo = unu samvalorinda opinio.
La agado de la reto devos sekvi la priskribojn de la projektoj atingitaj. Sed pri la ceteraj decidaĵoj, kiuj ne kontraŭas la projektojn, ĉiuj membroj samrajtas, havas la saman pezon, gravecon kaj eblon influi la rezulton. - Seksa egaleco.
La membroj engaĝiĝas labori tiel, ke ni profitos de ĉia eblo plibonigi la seksan justecon, speciale rilate al la faktendaj egalrajtoj de la afrikaj virinoj. - Travidebleco.
Ĉiu agado, movo aŭ decido far la reto estos publika. Ni kaŝos nenion al la publiko, elektante ĉiumomente la plej taŭgan manieron realigi ĉi tiun principon. - Altnivela kvalito.
Ni klopodos atingi la plej altan nivelon pri kvalito en niaj agadoj, kiujn permesos niaj realaj rimedoj.