Projekto apogita de la Universidad de Sevilla per 9580 eŭrojn.
Kodo AYP/17/2020.

Priskribo/analizo de la situacio

Afriko enhavas la plejmulton el la landoj plej malriĉaj el la mondo, pro malsimplaj procezoj, kiuj mizerigas ne nur la materialajn rimedojn sed ankaŭ kulturajn kaj lingvajn. Pro tio, malfortiĝas la lokaj identecoj, kiuj bezonatas por la socia forto, la memstareco kaj la rezisto antaŭ la hegemonioj. Anstataŭ la lokaj identoj, plifortiĝas la materialaj kaj nematerialaj dependecoj rilate al potenchavaj landoj, lingvoj kaj kulturoj. Klara ekzemplo pri tio estas la subpremado, kiun suferas la lokaj lingvoj pro la daŭra influo de la koloniantaj.

Sur la vojo kunsolvi tian maljustan situacion, la teamo de ARKALKI realigis la trian projekton, ankaŭ apogita de la Universidad de Sevilla [unibersidad’ de seviĝa]. Vi povas legi niajn precizajn celojn kaj principojn.

Celo

Helpi kaj fortigi la realigon de la afrika reto per konkurso de rakontoj, kiuj temu pri la enhavoj de la reto, tio estas lingva digneco, kultura identeco kaj seksa egaleco. La konkurso utilu ankaŭ por ebligi rilatojn kun la lokanoj kaj kun la edukada sistemo.

Fazoj

Fazo 1. Ekstarigo de la reto

Kundecidoj pri ĉiuj karakteroj de la projektoj, tio estas:

  • Temoj de la rakontoj: lingva digneco, kultura identeco kaj seksa egaleco.
  • Karakteroj de la rakontoj, kiel la longeco (ĝis 1000 literoj) kaj la formato (oni akceptas sonajn kaj skribajn dosierojn).
  • Kategorioj de premioj: ciu lando memstaras rilate al ĉi tiu flanko. Ili decidas, kiujn kategoriojn de aĝo, kiom da premioj ktp. Ĉiu lando havas la saman kvanton, 800 eŭrojn, por tiu celo. Estis interkonsento en nur premii per mono sed ankaŭ per materialoj, ĉefe libroj.
  • Funkciado de la retpaĝo: Civiencia SL realigos la retpaĝon por la projekto kaj ankaŭ engaĝiĝas daŭre subteni ĝin. La retpaĝo informos pri la teamo, la projektoj kaj la materialoj, kaj disponigos ilin malfermate.

Fazo 2. Konkurso

En ĉiu el la ses landoj, teamanoj starigas teameton de kunlaborantoj, kiuj decidas, kiujn lingvojn estos akceptataj por la konkurso, kiam la konkurso estos ekmalfermita kaj fermita, kiel disdoni la premiojn, monojn kaj materialojn ktp.

La konkurso estis malfermitaj ĉefe dum la monato de septembro de 2020, per malsamaj periodoj, laŭ la lando. La ŝtataj decidoj rilate al la kronviruso 19 multe influis la reklamojn kaj partoprenojn de la landanoj. Malgraŭ tio, la teametoj ricevis 145 proponojn. La listo de premiitoj legeblas en la specifaj paĝoj de la landoj: Benino, DR Kongo, Madagaskaro, Malio, Sud-Afriko kaj Togolando. Tie vi ankaŭ povas vidi fotajn raportojn kaj kelkajn priskribojn.

Fazo 3. Apliko en Edukado

Parto el la rakontoj premiitaj estis elektitaj por la celo labori en la Edukada Sistemo pri la celoj de la reto, tio estas konsciigi pri la bezono protekti kaj fortigi la lingvan dignecon, la kulturan identecon kaj la seksan egalecon.

La sperto konsistis en la interkonsento kun la respondeculoj de la diversaj klasĉambroj aŭ lernejoj, aŭ la kolekto de lernantoj, kaj poste la kunlaboro pri tiuj tri temoj per la legado de la elektitaj rakontoj kaj posta kundiskuto. En la specifaj paĝoj de la landoj partoprenintaj (Benino, DR Kongo, Madagaskaro, Malio, Sud-Afriko kaj Togolando) vi trovos pli da informo.