Afrika Reto de Kolektiva Agado por la Lingva kaj Kultura Identecoj (ARKALKI). Ni estas homa grupo, kiu subtenas ĉi tiun specifan afrikan reton kaj faciligas en ĝi rimedojn, kiuj garantiu daŭran laboradon pri la protektado kaj fortigo de lokaj identecoj rilate al lingvoj, kulturoj kaj seksa egaleco. La reto deziras labori kun la edukada sistemo, la loka aktivularo kaj la kultura mondo, kaj havi sintenon esplori proprajn agadojn celante plibonigi ilin.
Adjévi Adjé | Togolando |
Bernard Gnancadja | Benino |
Byelongo Elisée Isheloke | Sudafriko |
Drissa Flayoro Diakite | Malio |
Joel Muhire | DR Kongo |
JUNG Yuro, Unika | Sud-Koreio (Civiencia SL) |
Manantsoa Nofiko, Miora | Madagaskaro |
Rafanomezantsoa Falimanana, Fafah | Madagaskaro |
Silvia Cruz Otones | Hispanio (MAD) |
Susana Moreno Maestro | Hispanio (Universidad de Sevilla) |
Vicente Manzano-Arrondo, Viko | Hispanio (Civiencia SL) |
Civiencia estas universitata entrepreno, kiu naskiĝis de projekto en la Universitato de Seviljo (Hispanio). Civiencia stariĝis pro la deziro iel kunsolvi malekvilibran esplorkutimon por scienco demokratia. La celo ne estas disvastigi la rezultojn de la scienco fare de aliaj. La celo estas, ke homoj scientistiĝu, ke ĉiu nepotenchava grupo aŭ individuo havu eblon science esplori la homan konduton. Tio siavice bezonas labori per tri flankoj: ke oni (1) havu scivolemon; (2) sentu sin mem kapabla; (3) havu realan rimedaron. Pro tio Civiencia celas stimuli en la ĝenerala popolo la emon esplori, instrui al ĉiuj pri kiel atingi tian kapablon, kaj disdoni sufiĉajn rimedojn realigi la emon kaj la kapablon per konkretaj esploroj pri la homa konduto. Tiujn rimedojn ĉiuj povas uzi, ekde la malriĉa junulo ĝis la reprezentanto de universitata fakultato.
La Universidad de Sevilla [unibersidad’ de seviĝa] (www.us.es) ekzistas ekde la jaro 1505, pro tio estas unu el la plej malnovaj el la mondo. Nuntempe havas pli ol 70 mil studentojn, 32 fakultatojn, 88 studojn de grado kaj 192 de postgrado. Movas 500 milionojn da eŭroj jare kaj tie laboras preskaŭ 7 mil homoj, el kiuj pli ol 4 mil estas instruistoj kaj esploristoj. Unu el la flankoj pri kiuj ĝi laboras estas la projektoj por la kunhelpado de la disvolviĝoj en malriĉigitaj landoj. De tie alvenas la institucia kaj mona apogo al la projektoj de ARKLAKI. Alia flanko estas la stimulo de entreprenememo en la universitatanoj. De tie alvenas la starigo de la entrepreno Civiencia.