Rete kaj loke fortigi kulturan kaj lingvan indentecojn en Afriko.

Konkretaj celoj laŭ tempa vicordo

  1. Uzi Esperanton kiel enan lingvon de komunikado.
  2. Membrigi aktivulojn/interesiĝantojn pri kulturo, seksa egaleco kaj afrikaj lingvoj.
  3. Klopodi havi ian rilaton kun la Afrika Uniiĝo.
  4. Dezajni rakontojn, kiuj temos pri io, kio havas afrikan signifon, montros ĉiutagan seksan egalecon, kaj uzos aŭ mencios konkretan lokan lingvon.
  5. Uzi retpaĝon kun konkretaj dezajnotaj iloj kaj senpagaj enhavoj.
  6. Sonregistri la rakontojn, tiel ke homoj kiuj ne scias legi povos aŭskulti ilin.
  7. Traduki ĉiun rakonton almenaŭ al Esperanto sed pli bone al afrikaj lokaj lingvoj.
  8. Membrigi instruistojn de baza lernejo ĝis universitato por uzi la rakontojn en klasaj agadoj, laŭ konkreta esplora metodo.
  9. Mezuri la efekton de la klasa agado, kaj danke al tio plibonigi la estontajn agadojn.
  10. Dezajni gvidon por uzi la materialojn en klasoj, laŭ la edukada nivelo, kaj disponibligi ĝin en la retpaĝo de la projekto.