Afrika Reto de Kolektiva Agado por la Lingva kaj Kulutra Identecoj

ARKALKI

Afriko enhavas la plejmulton el la landoj plej malriĉaj el la mondo, pro malsimplaj procezoj, kiuj mizerigas ne nur la materialajn rimedojn sed ankaŭ kulturajn kaj lingvajn. Pro tio, malfortiĝas la lokaj identecoj, kiuj bezonatas por la socia forto, la memstareco kaj la rezisto antaŭ la hegemonioj. Anstataŭ la lokaj identoj, plifortiĝas la materialaj kaj nematerialaj dependecoj rilate al potenchavaj landoj, lingvoj kaj kulturoj. Klara ekzemplo pri tio estas la subpremado, kiun suferas la lokaj lingvoj pro la daŭra influo de la koloniantaj.

Pro la volo kunlabori solvi tian situacion, ARKALKI celas starigi specifan afrikan reton kaj faciligi en ĝi rimedojn, kiuj garantiu daŭran laboradon pri la protektado kaj fortigo de lokaj identecoj rilate al lingvoj, kulturoj kaj seksa egaleco. La reto deziras labori kun la edukada sistemo, la loka aktivularo kaj la kultura mondo, kaj havi sintenon esplori proprajn agadojn celante plibonigi ilin.