Hounkpeto Prince
Tria premio pri kultura identeco
Kultura identeco.
Mi tre intersigxas pri cxi tiu temo de kultura identeco. Tiel, estas urgxe por mi doni mallongan klarigon pri gxi al miaj gelegantoj. La egaleco inter cxiuj kulturoj ; la postulo je respekto por la plimulto same kiel por la malplimultoj, la ekskludo de cxiu subigo, cxia subpremo celenta konservi malfermitecon al aliaj kaj la pretendo pri la rajto esti alia estastio, kio estas kultura identeco. Plie, gxi estas la identigilo de homa komunumo (socia, politika, historia, regiona, nacia, etna kaj religia) laù valoroj, pensoj kaj devontigo,lingvo, praktikoj, tradicioj kaj kredoj. Sed kiel afrikano, estas urgxe ke mi min starigas cxi sekvan demandon : cxu Afriko vere havas sian propran kulturon ? La respondo al tiu demando estas sen dube ‘’jes’’. La afrika kulturo estis delonge neita tiom kiom ni parolis pri sovagxejo anstataù kulturo, sed gxi estas pli malnova ol la okcidenta. La kulturo kaj la identeco estas ambaù sxlosiloj de disvolvigxo. La devia intelektismo de la afrikanoj , ekzemple de la beninanoj, speguligxas en la simpla fakto, ke ili atribuis pli da gravecon al la ocidenta kulturo ol siajn proprajn kulturojn, cxar sur la spirita nivelo Afriko multe turnigxis. Kaj jen tio estas la pruvo ke multaj el niaj afrikaj landoj, inkluzive benino dum longa tempo, ankoraù penas disvolvigxi. Por atengi mondskalan disvolvigxon, estas devigo por ni afrikanoj pripensi kiel brakumi nian propran kulturon. Krome, gxi devas devas eduki kaj plibonigi sian propran kulturon, cxar la plej efika kultura armilo, kiun popolo povas akiri, estas la sento de historia kontinueco. Tamen modere aù efike, la detruo de historia koncio cxiam estis parto de la koloniigaj teknikoj de plejparte afrikaj popoloj. La kultura identeco de popolo rajtas resti mem al kaj kontraù cxiuj formoj de asimilado kaj kulturoj de la nuntempa modo. Cxi tiuj fortoj plej ofte favoras evoluintajn landojn. La nuntempa mondo karakterizigxas per tendenco al la kultura ebenigo, sekvo de la ekonomia aù politika dependeco de la evoluantaj landoj de evoluintaj landoj. Hodiaù la ekskluziva uzo de la franca lingvo en edukado kaj en la vivo de internaciaj rilatoj fare de plej multaj afrikanoj tre probable malrapidigos longan tempon, siajn klopodoj forigi la kulturan kuratorecon de la Francio. Kiam ni rigardas afrikan historion, kio frapas estas antaù cxio, cxi tiu kapablo, cxi tiu dispozicio kiun cxiuj havis, ecx en la okazo de sia teritoria konkero fare de ili, toleri la ekziston sendependa de la kulturo de venkkintoj. Ecx por ricxigi gxian kulturon per pruntado de la venkitaj kaj rekoni en aliaj kulturoj la rajton esti alia. Cxi tiu fakto estas difinita kiel kiel universalismo de kunekzistado kontraste al universalismo de konkero. Afrikanoj naive kredas, ke la politika kaj la ekonomia regado ne nepre devas esti akompanata de detruo de la kulturaj valoroj de la alia. Plej multo el iamaj afrikanoj taksis la parolojn pli ol skribajxojn. Jen kio ankaù igas grandan parton de la afrikaj kulturaj kaj tradiciaj praktikoj iel endangxerigitaj. Mi kaptas la okazon por rememorigi al afrikanoj precipe Beninanoj pri cxi tiu dirajxo ’’vortoj forflugas, sed skribajxoj restas.