Kpadonou Gehu
Tria premio pri la lingva identeco
Lingva identeco
Kiel klarigo, mi unue povas diri ke la lingva identeco estas la rekono de cxiu popolo per sia loka lingvo. Tiel en Benino , ni havas plurajn homajn societojn de la Norda al la Suda parto de la lando kaj de Orienta al Okcidenta parto kies lingvoj estas malsamaj depende de la etnoj.
En la Suda Benino trovigxas etnojn kiel Adja, Fon, Kotafon …
Oni Rekonas homoj de Adja per ilia adja lingvo kies prononc-maniero sxangxas de adja regiono al adja regiono.
Tiel Homoj el Dogbo regas originalan Adja lingvon Kaj tiuj de Adja Houé alimaniere parolas la saman lingvon cxar ili havas alian akcenton.
La lingva identeco de Adja estas identigebla per ultaj karakterizaj signoj nome : la maniero vesti, iliaj laboroj, terkutivado aù agrikulturo. Ili ankaù identigxas kun uzado de nemodernigitaj kultivaj metodoj.
Ili havas specifan geedzigxmanieron, kiu ebligas identigi ilin kaj kiu estas karakterizita de kutimaj ritmoj kaj kronota de la pago de granda monsumo fare de la geedzo.
En la suda parto de Benino trovigxas homoj de etno nome Houemenou kies lingvo ‘’Gun’’ permesas al ni rapide identigi ilin de la aliaj nia komunumo. Ili ankaù iom scipovas la anglan lingvon cxar vivas iom proksime de Nigxerio.
Forlasante cxi tiun regionon al la nordo de Benino kie lingvoj tute estas malsamaj, ni povas rekoni ilin per iliaj vizagxoj ofte kun cikatro kaj foje tatuita korpo.
Tiam ilia kuirarta stilo, kiu varias kaj bazigxas sur malsamaj produktoj al tiu de aliaj regionoj. Notindas ke la lingva identeco havas multajn avantagxojn por nia lando Benino. Gxi ekzemple permesas al homoj rapide kaj respektive rekoni originoj nur aùskulutante ilin paroli. Gxi faciligas la komunikadon inter homoj.
La lingva identeco ankaù ludas gravan rolon en la elekto de geedzo por la edzigxo cxar homoj freferas geedzigxi laù lingva afineco. Gxi intervenas en politiko faciligante la elekton de la lokaj gvidantoj.
El cxio, ni povas diri ke, la lingva identeco helpas al disvolvigxo de nacioj kaj sen lingvoj homoj en la vivo ne povas nek kompreni kaj nek helpi unu la alian.