Tchibozo Maria Carmène

by ARKALKI 0 Comments

Unua premio pri kultura identeco

Kultura identeco

La kulturo estas la fundamento de iu ajn socio. Do ĉiu kontinento, ĉiu lando, ĉiu popolo havas tion, kion oni nomas kulturan identecon. Ĝi etas la ilo per kiu ni rekonas ĉiujn sociojn. La kultara identeco povas ankoraù laù mi signifi vivajn manierojn de homoj de ĉiu socioj.

La vivmanieroj de homoj en landoj kunigas ĉion, kio estas kutimo aù tradicio ; resume ĉio kio determinas pensmanieron kaj agadon de homoj. Mia lando Benino kiel ĉiuj landoj en la mondo, ĉiuj popoloj de la mondo ankaù havas tre varian kaj riĉan kulturan identecon, kio permesas al ni, kiel afrikanoj principe beninanoj facile distingi sin de la aliaj nacioj.

Malgraù la koloniigo, kiu lasis multajn konsekvencojn kaj kiu kaùzis la forlason de niaj propraj vivmanieroj fare de multaj kontraù tiu de la sistemo establita de la koloniigistoj multaj afrikanoj ankoraù fiere defendas iliajn kulturojn. La afrika kulturo estas tre riĉa kulturo, mi eĉ dirus, ke Afriko havas la plej belan kulturon en la mondo. Tiel, en mia lando Benino kiel en multaj afrikaj landoj ni havas nekredeblan diversajn lingvojn parolatajn kiel joruba, fon, kotafon, Adjagbe.

Ni ankaù havas Vodou kiu estas iu tipa tradica praktiko en la tuta Benino kaj tio eble havas alian nomon en aliaj afrikaj landoj. Vodou(voduo) en Benino estas tiu tradicia ilo kiu kunigas multajn aferojn kiel arto, kantado, filozofio. Tiu praktiko ja entenas gravajn memoraĵojn por ĉiuj bonajn beninaj civitanoj sendepende de religio.

La belan ekzemplo estas ke la 10 a de januaro de ĉiu jaro en Benino estas agnostika kiel nacia festo de Vodou por promocii kaj honori pra-avojn. En ĉi tiu tago vodou estas honorata per diversaj dancoj, kantoj, rakontoj, oferoj al dioj, pruvoj de tadiciaj fortoj fare de la sekvantoj de ĉi tiu kulto. Ĉiujare, miloj da turistoj malkovras afrikan kulturon ĉefe tiun de Benino kun Zangbetto, Abikou, Guelede, Egungun ktp kiuj, ĉiuj estas spiritaj kaj vestaj eroj de Vodou pro la festo. Ĉi ti vivmaniero , pensado ekzistas jam delonge en Afriko kaj alimaniere en la mondo. 

Ĉiuj veraj afrikanoj konas mitojn, kantojn, rakontojn transdonitajn de generacio al generacio. Tiaj kantoj, mitoj, rakontoj kaj simile konsistigas kulturan riĉaĵon por ĉiuj civitanoj kiu volas antaùeniri.

La kuirarto sole konsistigas la plej oftan vivmanieron inter afrikanoj. La benina kuirarto entenas jenajn pladoj Agou, Amiwo, Wassa-Wassa, Akassa. Se Afriko restas kontinento, kie moralaj kutimoj estas taksatj, tio estas danke al la respekto de reguloj preskribitaj delonge de la socio.

Resume, kultura identeco ne estas nur esprimo sed ĉio koncepto ligita al popolo, lando, kontinento al la individui mem. Tiel havi kulturan identecon estas sufiĉe esenca maniero montri sian apartenon al certa komunumo, kiu estas ligita al siaj originoj en mia kazo, kiu estas Afriko kaj ĉefe Benino.

Leave a reply

Your email address will not be published.

You may use these HTML tags and attributes:

<a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>